{"id":43,"date":"2007-02-10T15:35:43","date_gmt":"2007-02-10T12:35:43","guid":{"rendered":"http:\/\/lingvafestivalo.info\/moskvo\/2007\/02\/10\/artikolo\/"},"modified":"2007-09-08T13:50:44","modified_gmt":"2007-09-08T10:50:44","slug":"artikolo","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.lingvafestivalo.info\/moskvo\/2007\/artikolo\/","title":{"rendered":"La 1\u2011a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo pasis sukcese!"},"content":{"rendered":"<p>Finfine realigxis la antauxlonga revo de MASIanoj \u2013 okazigi Lingvan Festivalon en la rusia cxefurbo, laux la modelo de la famaj Cxeboksaraj <span class=\"caps\">LF<\/span>. Al tio multe kontribuis eklogxintaj en Moskvo kaj aligxintaj al la klubo REJManoj el Cxeboksari, kaj speciale \u2013 Maria Terjohxina, kiu novembre dum <span class=\"caps\">REJK<\/span> elektigxis kiel REJM-estraranino kaj tuj komencis organizadon de la Festivalo.<\/p>\n<p>La evento okazis la 17-an de decembro 2007, dimancxe, en la lernejo por talentaj infanoj \u201cIntelektulo\u201d, patronata de la Moskva registaro. Unika loko, necesas diri. La direktoro, kandidato de historiaj sciencoj Jvgenij Vladimirovicx Markelov, senpage disponigis al ni la luksan lernejon, kun abunda orgtekniko kaj aparataro, kaj komisiis al kelkaj instruistoj prizorgi nin \u2013 kontraux lerneja krompago. Cxe tio li plene konsciis, ke la lernantoj de tiu cxi lernejo ne profitos de la arangxo, cxar ili estas enorme okupitaj; vere, LFon vizitis nur 7 cxi-lernejaj geknaboj. Kial do tiu favoro? Jen unu el la la evidentaj kialoj: nin rekomendis la du junaj instruistoj, laborantaj en la lernejo \u2014 amikoj de <span class=\"caps\">MASI<\/span>, partoprenintaj la someran \u201c \u0412\u0441\u043f\u043b\u0435\u0441\u043a \u20112\u201d (la frauxlino intertempe sukcese finis E\u2011kurson).<\/p>\n<p>Ni organizis enorme vastan reklam-kampanjon, uzante la eldonitajn de la Organiza Teamo kaj de <span class=\"caps\">REU<\/span> kolorajn afiwojn, kiujn la klubanoj pendigis en siaj laborejoj kaj en dekoj da cxefaj moskvaj universitatoj (ekzemple, en multaj fakultatoj de <span class=\"caps\">MGU<\/span>). Sed plej efikis la reklamo tra interreto \u2013 en lingvistikaj forumoj, lingvo-eldonejaj pagxaroj, vivaj [urnaloj ktp. Regule funkciis la MASI-pagxaro <a href=\"http:\/\/lingvafestivalo.info\/moskvo\">http:\/\/lingvafestivalo.info\/moskvo<\/a>, lancxita kaj diligente prizorgata de Marat Sadikov.<\/p>\n<p>Dank\u2019al reklamo kaj seninterrompa individua laboro kun la koncernaj homoj (inkluzive specialajn trejnadojn por la lingvo-instruontoj) al la Festivalo estis allogitaj multaj gejunuloj-lingvistoj (ekzemple, filologoj el <span class=\"caps\">RGGU<\/span>) aux reprezentantoj de naciaj societoj (ekzemple, de la junulara kartvela movado \u201cLazare\u201d). Ekinteresigxis ankaux matur-agxaj profesiaj lingvistoj, kiel la k.filol.sc., d\u2011ro de ped.sc. A.S.Markosjan. Rezulte estis prezentitaj 30 lingvoj kaj la Festivalon vizitis pli ol 200 gastoj.<\/p>\n<p>La oficiala programo komencigxis precize je la 12\u2011a horo en la akta halo per la Solena Malfermo, sed la organizantoj estis en la lernejo jam ekde la 9\u2011a matene, kaj je la 10.30 de la metroo \u201cPark Pobedi\u201d ekcirkulis du speciale menditaj auxtobusoj, kiuj portis la lingvoprezentantojn, kaj poste la publikon al la lernejo. Cxi tie la instruonton atendis klopodoj pri arangxo de siaj klascxambroj kaj la gastojn \u2013 Argxenta (Katja Volkova) kun la teamo de registrantoj kaj la distra programo el naciaj ludoj, organizataj de Misa (Natawa Nikolaeva).<\/p>\n<p>Dum la Solena Malfermo du junaj \u201cmondvojagxantinoj\u201d Misa kaj Sawa (Aleksandra Terjo]ina) gvidis la halon de lando al lando, invitante al la scenejo lingvoprezentantojn, kantistojn, dancistojn, kaj jen cxies okuloj jam brilas, la etoso varmas, la festo vere disfloras! Bonvenon al la prezentado de la lingvoj! Kaj cxiuj diskuras al la klasoj\u2026<\/p>\n<p>La unua bloko enhavis tri 30-minuajn prezentadojn, la 2\u2011a (post 40-minuta mangxpauxzo en la bufedo, prizorgata de Marina Prokopjeva) \u2013kvar. Krome estis Lingvaj Teritorioj \u2014 la angla (Stive Cob), la franca (Svetlana Smetanina), la germana (Henrike Bartels ) kaj konversacioj cxe la Rondaj Tabloj (Vladimir Samodaj: \u201cLingvaj problemoj de la Euxropa Unio\u201d, Aida Markosjan: \u201cPsikolingvistikaj aspektoj de lingvostudado\u201d, Stive Cobb: \u201cLa angla en la nuntempa mondo\u201d ). Vigle pasis la lingva kvizo, preparita de Kirill Grustnev kaj gvidata de nia \u201crusistino\u201d Anna Vibornova. La programon kronis la Solena Fermo kun enmanigo de la diplomoj al la lingvoprezentantoj. Sekvis bankedeto por la organizantoj kaj instruintoj, neoficiala tea ceremonio por ankoraux ne foririntaj gastoj kaj spontanaj muzikadoj-kantadoj kun irlandaj dancoj en la saloneto, dum la organizantoj lavis-ordigadis la tutan lernejon (finravinte la 26-jaran vicdirktoron, kiu jam sen tio igxis nia poreterna amiko).<\/p>\n<p>En la Festivalo regis rimarkinda Esperanta fono. Partoprenis 40 MASI-membroj: 11 en la Organiza Komitato, 9 kompletigis la Organizan temon, 6 prezentis lingvojn, 5 kontribuis al la koncerto kaj distra programo. Cxirkaux 20 esperantistoj-neMASIanojn kontribuis la programon aux venis kiel spektantoj. Do, sume 60 esperantistoj estis en la Festivalo. Okazis 5 prezentoj de Esperanto kaj multnombraj mencioj de Esperanto flanke de esperantistoj, elpawintoj pri aliaj temoj. En la cx. 90 plenigitaj enketiloj Esperanto 17-foje estis menciita kiel lingvo, kiun la partoprenintoj watus lerni (la plej ofta mencio).<\/p>\n<p>Pri la Festivalo rakontis la radiostacioj \u201cRusskaja slu[ba novostej\u201d kaj \u201cGolos Rossii\u201d.<\/p>\n<p>La festo, sendube, sukcesis. Cxiuj partoprenintoj tre watis la ideon de la arangxo, la organizadon kaj la etoson. Ligojn al multegaj fotoj eblas trovi en la pagxaro <a href=\"http:\/\/lingvafestivalo.info\/moskvo\">http:\/\/lingvafestivalo.info\/moskvo<\/a> kaj la reehojn, tre interesajn de spertakumula vidpinkto \u2013 ni rekomendas legi cxi tie: <a href=\"http:\/\/lingvafestivalo.info\/moskvo\/2006\/responce\/\">http:\/\/lingvafestivalo.info\/moskvo\/2006\/responce\/<\/a><\/p>\n<p>Gratulojn kaj dankon al&nbsp;cxiuj!<\/p>\n<p>Irina Goncxarova,<br>\nkunordiganto de <span class=\"caps\">EK<\/span>&nbsp;<span class=\"caps\">MASI<\/span>.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Finfine realigxis la antauxlonga revo de MASIanoj \u2013 okazigi Lingvan Festivalon en la rusia cxefurbo, laux la modelo de la famaj Cxeboksaraj <span class=\"caps\">LF<\/span>. Al tio multe kontribuis eklogxintaj en Moskvo kaj aligxintaj al la klubo REJManoj el Cxeboksari, kaj speciale \u2013 Maria Terjohxina, kiu novembre dum <span class=\"caps\">REJK<\/span> elektigxis kiel REJM-estraranino kaj tuj komencis organizadon de&nbsp;[\u2026]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"wp_typography_post_enhancements_disabled":false,"footnotes":""},"categories":[2],"tags":[],"class_list":["post-43","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-festival-2006"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.lingvafestivalo.info\/moskvo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/43","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.lingvafestivalo.info\/moskvo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.lingvafestivalo.info\/moskvo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.lingvafestivalo.info\/moskvo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.lingvafestivalo.info\/moskvo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=43"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/www.lingvafestivalo.info\/moskvo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/43\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.lingvafestivalo.info\/moskvo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=43"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.lingvafestivalo.info\/moskvo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=43"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.lingvafestivalo.info\/moskvo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=43"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}