La 1‑a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo pasis sukcese!

Finfine realigxis la antauxlonga revo de MASIanoj – okazigi Lingvan Festivalon en la rusia cxefurbo, laux la modelo de la famaj Cxeboksaraj LF. Al tio multe kontribuis eklogxintaj en Moskvo kaj aligxintaj al la klubo REJManoj el Cxeboksari, kaj speciale – Maria Terjohxina, kiu novembre dum REJK elektigxis kiel REJM-estraranino kaj tuj komencis organizadon de la Festivalo.

La evento okazis la 17-an de decembro 2007, dimancxe, en la lernejo por talentaj infanoj “Intelektulo”, patronata de la Moskva registaro. Unika loko, necesas diri. La direktoro, kandidato de historiaj sciencoj Jvgenij Vladimirovicx Markelov, senpage disponigis al ni la luksan lernejon, kun abunda orgtekniko kaj aparataro, kaj komisiis al kelkaj instruistoj prizorgi nin – kontraux lerneja krompago. Cxe tio li plene konsciis, ke la lernantoj de tiu cxi lernejo ne profitos de la arangxo, cxar ili estas enorme okupitaj; vere, LFon vizitis nur 7 cxi-lernejaj geknaboj. Kial do tiu favoro? Jen unu el la la evidentaj kialoj: nin rekomendis la du junaj instruistoj, laborantaj en la lernejo — amikoj de MASI, partoprenintaj la someran “ Всплеск ‑2” (la frauxlino intertempe sukcese finis E‑kurson).

Ni organizis enorme vastan reklam-kampanjon, uzante la eldonitajn de la Organiza Teamo kaj de REU kolorajn afiwojn, kiujn la klubanoj pendigis en siaj laborejoj kaj en dekoj da cxefaj moskvaj universitatoj (ekzemple, en multaj fakultatoj de MGU). Sed plej efikis la reklamo tra interreto – en lingvistikaj forumoj, lingvo-eldonejaj pagxaroj, vivaj [urnaloj ktp. Regule funkciis la MASI-pagxaro http://lingvafestivalo.info/moskvo, lancxita kaj diligente prizorgata de Marat Sadikov.

Dank’al reklamo kaj seninterrompa individua laboro kun la koncernaj homoj (inkluzive specialajn trejnadojn por la lingvo-instruontoj) al la Festivalo estis allogitaj multaj gejunuloj-lingvistoj (ekzemple, filologoj el RGGU) aux reprezentantoj de naciaj societoj (ekzemple, de la junulara kartvela movado “Lazare”). Ekinteresigxis ankaux matur-agxaj profesiaj lingvistoj, kiel la k.filol.sc., d‑ro de ped.sc. A.S.Markosjan. Rezulte estis prezentitaj 30 lingvoj kaj la Festivalon vizitis pli ol 200 gastoj.

La oficiala programo komencigxis precize je la 12‑a horo en la akta halo per la Solena Malfermo, sed la organizantoj estis en la lernejo jam ekde la 9‑a matene, kaj je la 10.30 de la metroo “Park Pobedi” ekcirkulis du speciale menditaj auxtobusoj, kiuj portis la lingvoprezentantojn, kaj poste la publikon al la lernejo. Cxi tie la instruonton atendis klopodoj pri arangxo de siaj klascxambroj kaj la gastojn – Argxenta (Katja Volkova) kun la teamo de registrantoj kaj la distra programo el naciaj ludoj, organizataj de Misa (Natawa Nikolaeva).

Dum la Solena Malfermo du junaj “mondvojagxantinoj” Misa kaj Sawa (Aleksandra Terjo]ina) gvidis la halon de lando al lando, invitante al la scenejo lingvoprezentantojn, kantistojn, dancistojn, kaj jen cxies okuloj jam brilas, la etoso varmas, la festo vere disfloras! Bonvenon al la prezentado de la lingvoj! Kaj cxiuj diskuras al la klasoj…

La unua bloko enhavis tri 30-minuajn prezentadojn, la 2‑a (post 40-minuta mangxpauxzo en la bufedo, prizorgata de Marina Prokopjeva) –kvar. Krome estis Lingvaj Teritorioj — la angla (Stive Cob), la franca (Svetlana Smetanina), la germana (Henrike Bartels ) kaj konversacioj cxe la Rondaj Tabloj (Vladimir Samodaj: “Lingvaj problemoj de la Euxropa Unio”, Aida Markosjan: “Psikolingvistikaj aspektoj de lingvostudado”, Stive Cobb: “La angla en la nuntempa mondo” ). Vigle pasis la lingva kvizo, preparita de Kirill Grustnev kaj gvidata de nia “rusistino” Anna Vibornova. La programon kronis la Solena Fermo kun enmanigo de la diplomoj al la lingvoprezentantoj. Sekvis bankedeto por la organizantoj kaj instruintoj, neoficiala tea ceremonio por ankoraux ne foririntaj gastoj kaj spontanaj muzikadoj-kantadoj kun irlandaj dancoj en la saloneto, dum la organizantoj lavis-ordigadis la tutan lernejon (finravinte la 26-jaran vicdirktoron, kiu jam sen tio igxis nia poreterna amiko).

En la Festivalo regis rimarkinda Esperanta fono. Partoprenis 40 MASI-membroj: 11 en la Organiza Komitato, 9 kompletigis la Organizan temon, 6 prezentis lingvojn, 5 kontribuis al la koncerto kaj distra programo. Cxirkaux 20 esperantistoj-neMASIanojn kontribuis la programon aux venis kiel spektantoj. Do, sume 60 esperantistoj estis en la Festivalo. Okazis 5 prezentoj de Esperanto kaj multnombraj mencioj de Esperanto flanke de esperantistoj, elpawintoj pri aliaj temoj. En la cx. 90 plenigitaj enketiloj Esperanto 17-foje estis menciita kiel lingvo, kiun la partoprenintoj watus lerni (la plej ofta mencio).

Pri la Festivalo rakontis la radiostacioj “Russkaja slu[ba novostej” kaj “Golos Rossii”.

La festo, sendube, sukcesis. Cxiuj partoprenintoj tre watis la ideon de la arangxo, la organizadon kaj la etoson. Ligojn al multegaj fotoj eblas trovi en la pagxaro http://lingvafestivalo.info/moskvo kaj la reehojn, tre interesajn de spertakumula vidpinkto – ni rekomendas legi cxi tie: http://lingvafestivalo.info/moskvo/2006/responce/

Gratulojn kaj dankon al cxiuj!

Irina Goncxarova,
kunordiganto de EK MASI.





4 комментария к “La 1‑a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo pasis sukcese!”

  1. Mirina/Ирина Гончароваon 20 Мар 2007 at 4:11 дп

    Ната,
    эспе­ран­то, дей­стви­тель­но, меж­ду­на­род­ный язык, но, как и любой дру­гой язык, его труд­но пони­мать, не изучив.
    На нашем Фести­ва­ле было 4 пре­зен­та­ции эсперанто.
    На нашем сай­те http://www.moskvo.ru вы може­те прой­тись по инте­ре­су­ю­щим вас ссылкам.
    Успехов!

  2. Mirina/Ирина Гончароваon 20 Мар 2007 at 4:00 дп

    Multestimata Zlatko!
    Pardonu, ke mi respondas tiom prokraste.
    En la 1‑a MLF estis prezentitaj 30 lingvoj. Mi bedauxras, ke ne menciis tion en la artikolo.
    Laux la donita de Vi ligo mi ne sukcesis trovi ion koncernan la festivalon en Maribor, ve!

    Cxu ni planas dauxrigi? Jes, ni sxatus, sed ni bezonas pli grandan ejon kaj dume ne imagas, kiel solvi la problemon. Intertempe (la 4‑an de marto) pasis la 1‑a LF en St-Peterburgo, kiun moskvanoj partoprenis kun 7 prezentoj. En Piter entute estis prezentitaj 22 lingvoj. La 9‑an de marto en mezlernejo de la urbo Tihxvin (Leningrada regiono) pasis 2‑hora LF, kie oni (cxefe esperantistoj) prezentis 8 lingvojn.
    Korajn bondezirojn!

  3. Nataon 24 Фев 2007 at 8:50 дп

    прав­да, что эспе­ран­то интер­на­ци­о­наль­ный язык. Тогда вопрос — поче­му я ниче­го не пони­маю, и было на фести­ва­ле что-нибудь с его исполь­зо­ва­ни­ем (семинары,мастер-классы)?

  4. zlatko tisljaron 23 Фев 2007 at 9:59 дп

    El la artikolo mi ne vidis kiom da lingvoj dum la festivalo vi prezentis al la publiko.
    Mi organizis Lingvan festivalon en Maribor en 2004 kaj tiam ni prezentis 24 lingvojn. La informoj pri tio trovighas sur http://www.azm-lu.si/index.php?option=com_content&task=view&id=155&Itemid=212 . Chu ankaŭ ion similian vi faros?