Ⅸ Moskva lingva Festivalo: la sekva paŝo al rekono

Artikolo por REGo / Ста­тья на эспе­ран­то для Рос­сий­ской эсперанто-газеты

La 7‑an de decembro 2014 en Moskvo pasis la vica Lingva Festivalo — jam glorfama en la rusia ĉefurbo kaj tra la tuta Rusio. Ankaŭ ĉijare ĝin vizitis ĉirkaŭ mil interesiĝantoj. La kvanto de la festivalaj programerproponoj apenaŭ enŝoviĝis en la limciferon 100. Estis prezentitaj 73 lingvoj, 18 lingvistikaj prelegoj, 10 praktikaĵoj plus du pupaj ekspozicioj, seninterrompaj ceremonioj de ĉina tegustumado, multlingva karaokeo kaj du spektakloj — unu prelegforma lingvakoncerto kaj la granda finala koncerto kun solenaĵoj.

Esperanton prezentis la geĉeboksaranoj Aleksandr Blinov (kiu rakontis ankaŭ pri la ĉuvaŝa lingvo) kaj Tatjana Stepanova (ekskluzive estanta membro de MEA MASI) kaj la moskvanoj Georgij Kokolija kaj Julija Samsonova. Nikolao Gudskov prelegis pri la 155-jariĝo de Ludoviko Zamenhof. En la Esperanta Gastejo kelkaj gastoj iom libere konversaciis kun kelkaj esperantistoj, foje turnante sin al la ekspozicio de E‑libroj. En la antaŭkonferenceja vistiblo Svetlana Gonĉarova deĵoris apud la ekspozocio «Mia vorto», sur la fono de kiu okazis la fotosesio, kaj pri tio indas diri aparte.

Lanĉita de la francaj esperantistoj somere 2012, la projekto «Mia vorto» estas daŭrigata de masianoj jam dum kelkaj E‑aranĝoj, kaj en la Lingva Festivalo iĝis netriviala popularigilo de Esperanto. Al ĉiu spektanto de la ekspozicio estis proponite fotiĝi kun laŭplaĉe elektebla vorto, kiun la homo devas trovi en la vortaro aŭ demandi de la deĵoranta esperantisto. La deĵoranto klarigadis, ke la afero estas dediĉita al la aŭtoro de Esperanto Ludoviko Zamenhof, kiu ĉijare havas 155-jaran jubileon, kaj proponis fotiĝi. La projekto elvokis viglan intereson kaj partoprenaktivadon ĉe la publiko.

Kun plena respondeco mi asertas, ke ĉiuj multnombraj ĉeestantoj de la festivalo scias pri Esperanto, danke memoras, ke ilian ŝatatan feston — la kulturan eventon, tra la tuta jaro atendatan, organizas la bonaj homoj — esperatstoj. Ili scias tion ĉar aŭdas pri Esperanto de la scenejo dum la Solena malfermo kaj la Solena fermo, vidas E‑ekspoziciojn en la vestibloj kaj homojn kun Esperantaj insignoj, legas en la festivala paĝaro kaj sociaj retejoj kaj ankaŭ en la programfolio, kiu estas la ĉefa helpilo kaj navigilo de la grandioza Festivalo por senescepte ĉiu organizanto kaj gastvizitanto.

Kiel ĉiam, la moskvan festivalon okazigis la Moskva Esperanto-Asocio «MASI», sin apoganta al la scienca potenco de la junaj moskvaj lingvistoj. La teamanoj zorgis pri organizaj aferoj kaj pri la naŭdeko da prelegantoj. Speciale menciindas kaj dankindas la laboro de Anastasija Golc (administranto), Aleksandr Lebedev (festivala paĝaro kaj zorganto pri la prezentantoj), Maksim Ĵitĉenko, Jekaterina Lozina kaj Irina Konopljanova (zorgantoj pri la prezentantoj), Ludmila Vasiljeva (porinstruista teejo). Kernajn rolojn havis la iamaj masianoj kaj finintoj de la E‑kurso FaRo ĉe MEA MASI Svetlana Ŝiŝkina (organizanto de la Solena fermo kaj koncerto), Marija Aksjonova (la kunordiganto de volontuloj) kaj Aleksej Lebedev (la gvidanto de la ferma koncerto). Kelkaj masianoj estis ankaŭ lingvoprezentantoj: Anastasija Golc (la finna kaj la estona), Aleksej Lebedev (la sveda), Julia Samsonova (la germana kaj Esperanto), Miĥail Ĥaminskij (la kataluna, la portugala, la belorusa), Tatjana Stepanova (Esperanto).

Multe helpis al la ĉijara evento la akceptantoj — sen kiuj la vaganta festivalo tute ne povus okazi. Ĉi-jare nin gastigis la ĉefa porinstruista altlernejo de Rusio — la Moskva Pedagogia Ŝtata Universitato (MPGU), pli ĝuste — ties Instituto pri filologio kaj fremdaj lingvoj. Indas emfazi, ke neniam antaŭe ni ĝuis tiom varman, samideanan kaj helpplenan akcepton, neniam tiom da profesoroj de la akceptanta instanco kontribuis la programon. Kaj neniam antaŭe la mem rektoro de la Universitato ĉeestis la tutan Solenan malfermon. En sia salutvorto la akademiano doktoro A. O. Semjonov alte aprezis la Festivalon kaj proponis la Universitaton por ĝi kiel konstantan bazon. Post la laciga kaj emociplena festivala tago, kiu daŭris de la 11‑a horo kaj finiĝis post la 20‑a per la enmanigo de diplomoj dum la ĉarma diversnacia koncerto, la organizantoj kaj programkontribuantoj kuniĝis por la negranda festeno. Tie daŭris admirplenaj kaj dankaj paroladoj kaj denove sonis kantoj en la naciaj lingvoj, kaj kune kun ni festis la sukceson la vicdirektorino de la Instituto, katedrestro O. Je. Drozdova, kiu invitis nin plu kunlabori pri lingvaj klerigaj projektoj.

Kial ne? Tre volonte ni revenos al MPGU. Eble, ne nur kun la Lingva Festivalo…

Irina Gonĉarova,
kunordiganto de MEA MASI,
direktoro de la MLF

http://www.lingvafestivalo.info/

Esperanto dum MLF
Mia vorto - Animo
Ferma koncerto

 

Tiu ĉi artikolo en la formato .docx: elŝuti la dosieron.